Home » Uncategorized » Geografio

Geografio

La 15.368 km2 de la provinco de Toledo situas sur ebenaĵo de ĉirkaŭ 590 m de mezaveraĝa altitudo super marnivelo. Dekstre de la rivero Taĵo la deklivo estas de ĉirkaŭ 2/1.000, kun ampleksaj kampoj, mildaj terondoj, tra kie descendas riveroj kaj rojoj de larĝaj valoj; male estas maldekstre, kie la tereno altiĝas rapide, krute, ĝis sude kie estas granda montara zono, kies deklivo atingas ĝis 60/1.000. En la Montoj de Toledo, sude, laŭlonge de la provinco, aperas tri ĉenoj: tiu de la sierra de Los Yébenes, kiu sekvas okcidenten kaj kie estas la plej altaj pintoj, kiel tiuj de Peñafiel (1.420 m), Corral de Cantos (1.419 m) kaj Rocigalgo (1.441 m). Sude estas la sierra de Guadalerzas kaj pli sude kaj okcidente estas la sierra del Pocito. Tiuj lastaj kuniĝas nordokcidente kun la sierra de Altamira, kie finas la provinco.

La montaroj de la provinco kompletiĝas kun la sierra de San Vicente nordokcidente, kiu elstaras el la cordillera Central, de Gredos al Talavera de la Reina. La plej altaj pintoj tie estas San Vicente (1.321 m), la Pelados (1.331 m) kaj la Cruces (1.368 m).

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*
*

WordPress spam blocked by CleanTalk.